Florida Patotenilo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Patotenilo [+] | ||
Lando | Usono | |
- koordinatoj | 30° 25′ 48″ N, 85° 11′ 24″ U (mapo)30.43-85.19Koordinatoj: 30° 25′ 48″ N, 85° 11′ 24″ U (mapo) | |
Florida Patotenilo | ||
La Florida Patotenilo aŭ Florida Pattenilo, kaj ankaŭ Eliraĵo (angle Florida Panhandle aŭ Northwest Florida, (Nordokcidenta Florido), aŭ West Florida (Okcidenta Florido), neformala, neoficiala termino por la nordokcidenta parto de Florido) estas strio de tero ĉirkaŭ 200 mejlojn longa kaj 50 al 100 mejlojn larĝa (320 km por 80 al 160 km), kiu kuŝas inter Alabamo norde kaj okcidente, Georgio ankaŭ norde, kaj la Golfo de Meksiko sude. Ties orienta limo estas arbitre difinita. La terminoj Okcidenta Florido kaj Nordokcidenta Florido estas nuntempe ĝenerale sinonimaj kun Patotenilo, kvankam historie Okcidenta Florido estis la nomo de Brita kolonio (1763–1783), poste de Hispana kolonio (1783–1821), ambaŭ el kiuj estis inkluditaj en nuntempa Florido okcidente de la rivero Apalaĉikola same kiel partoj de kio estas nuntempe Alabamo, Misisipio, kaj Luiziano.